Predikata logiko

Predikata logiko estas la ĝenerala termino por logiko-sistemoj, kiuj havas predikatojn por aserti ecojn de objektoj aŭ rilatojn inter objektoj, kaj kvantizantojn por esprimi ekzemple ke iun econ havas ĉiuj aŭ neniuj objektoj. Tiaj sistemoj permesas la formaligon de multaj specoj de argumentoj kaj tial ludas gravan rolon en la logiko, la matematiko, la komputoscienco, la lingvoscienco kaj la filozofio. Inter la sistemoj de predikata logiko troviĝas interalie la unua-nivela logiko, la dua-nivela logiko, plurspeca logiko kaj senfineca logiko.

Gottlob Frege kaj Charles Sanders Peirce[1] elpensis la predikatan logikon sendepende unu de la alia. Frege formaligis sian sistemon en sia konceptoskribo de 1879.

  1. Eric M. Hammer: Semantics for Existential Graphs, Journal of Philosophical Logic, Volume 27, Issue 5 (Oktober 1998), Seite 489: „Development of first-order logic independently of Frege, anticipating prenex and Skolem normal forms“

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne